Franz Kafka
Magra afisho por hastemuloj
Kafka estis tre magra. Li estis la plej magra homo, kiun li konis. Ankau lia vivo ekstere rigardata estis magra. Kafka naskighis je la 3-a de julio en 1883 en Prago, kiel la unua infano de la komercisto Hermann Kafka kaj de ties edzino Julie, naskita Löwy. Krom Berlino Kafka vizitis nur Munkenon, Zurikon, Parizon; Milanon, Vienon, Budapeshton, Venecion kaj Veronan. Kafka estis judo. Li vizitis Nordan Maron kaj Baltan Maron kaj la italan Adrian Maron. Kaj li ofte enamighis, plej profunde en la jhurnalistinon kaj kofran portantinon Milena Jesenska , plej feliche al Dora Diamant. Kafka trifoje fianchighis; dufoje kun la dungita estrino Felice Bauer, unufoje kun la sekretariino kaj pli posta modistino Julie Wohryzek.
Kafka studis kemion, germanistikon kaj arthistorion, poste li decidighis por juro kaj estis promociita en 1906 kiel doktoro de la Legho. Kafka estis dum longa tempo vegetarano. Kafka shatis meblojn el Hellerau. La okulkoloro de Kafka estas plu diskutata. Kafka havis tri fratinojn. Kafka laboris kiel juristo en la Laboristo-Akcidento-Asekurejo. Je la unua de julio en 1922 li estis pensiuligita. La plej bonaj geamikoj de Kafka estis Maks Brod, Ernst Weiss, Milena Jesenska, Robert Klopstock kaj Oskar Baum. Kafka preskau chiutage skribis almenau leteron. Unu el tiuj leteroj diras dekfoje pli pri Kafka ol tiu chi afisho.
Nur chirkau kvardek prozotekstojn povis verki Kafka dum sia mallonga vivo. Inter ili estas la tri romanfragmentoj: La perdito, La proceso kaj La kastelo. Krome nau grandaj rakontoj. La verdikto, La hejtisto, La transformigho, En la punkolonio, Raporto por akademio, Unua sufero, Malgrandulino, Artisto pri malsateco kaj Jozefino, la kantistino au La popolo de la musoj.
Kafka verkis proksimume trimil kvarcent literaturajn paghojn. De tiuj li jughis nur tricent kvindek publikindaj. Kafka ricevis 1915 la premian sumon de la Fontane-premio, sed ne la premion mem.
Kafka malsanighis je tuberkulozo. Kafka ofte restadis en sanatorioj. Ankau tie li lauaserte ne renkontis homon, kiu estis tiom magra, kiom li mem. Kafka vivis en Prago, Zürau kaj Berlino. Kafka havis problemon kun sia patro. Kafka mortis je la 3-a de julio en 1924 en Kierling che Vieno. Kafka supozis, ke li estis tiel magra, char chio, kio ne estis tute vivnecesa, fluis en lian verkadon.
tradukita lau Karla Reimert,
el KAFKA por hastemuloj